IT情報ならキーマンズネット

製品 新着情報

IBM LotusLive (日本アイ・ビー・エム)

UCOM 東京/横浜第一データセンタ (UCOM)

ビジネス広域Ether (UCOM)

ギガビットイーサ対応VPN<ビジネスVPN> (UCOM)

100Mbps/1Gbpsインターネット接続サービス 光ビジネスアクセス (UCOM)

秘文LE Personal Office (日立ソフトウェアエンジニアリング)

ITカテゴリ関連情報

基幹システム

情報系システム

ネットワーク

運用管理

サーバ・ストレージ

セキュリティ

PC・モバイル

OS

WEB構築

開発

OA・周辺機器


ブログで読み解くIT用語辞典


最新キーワード解説

 

ノウハウ解説

 

IT製品入門

Maizo

1/8

El , the free encyclopedia

Iri al: Navigado, Trovi
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Maizo
Zea mays.jpg
Biologia klasado
Domajno:Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomajno:verda lineo Archaeplastida
Regno:Plantoj Plantae
Subregno:Tracheobionta
Filumo:Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso:Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso:Commelinidae
Ordo:Poaloj Poales
Familio:Poacoj Poaceae
Subfamilio:Panicoideae
Tribo:Maydeae
Genro:Zeo Zea
Specio:Zea mays
Subspecio:Zea mays subsp. mays
L.

Maizo (Zea mays ssp. mays) estas grava cerealo, unue malsovaĝigita en mezameriko, kaj nun plantata en pluraj regionoj de la mondo. Ĝi estas tre diversa kaj nutre altkvalita manĝaĵo, kaj povas interalie esti muelata al faruno, manĝata kiel legomo, uzata kiel nutraĵo por viandobestoj.

Ĝia produktiĝpotenco estas alta, kun tre bonaj rezultoj je apliko de teknologio. Ĝia kulturo estas ĝenerale maŝinfara, kaj estas grandaj profitoj el modernaj teknikoj de planto kaj rikolto. Tutmonda produktado de maizo atingis 600 milionojn da tunoj en 2004.

La pleja maizo-produktanto estas Usono. En Brazilo, kiu ankaŭ estas granda produktanto kaj eksportanto, San-Paŭlio kaj Paranao estas la ĉefaj produktantaj subŝtatoj.

Nuntempe nur ĉirkaŭ 5% de la brazila produktaĵo de maizo estas uzata por homnutrado. Tion kaŭzas ĉefe la manko de informoj pri maizo kaj pli bona informado pri ĝia nutrokvalito.

Enhavo

[redakti] Originoj

Maizo estas rekta malsovaĝigo de la teosinteo (Zea mays ssp. parviglumis), indiĝena al la Balsas River-valo de suda Meksiko.

Oni kredas, ke kulturado de maizo ekis iam inter 7500 kaj 12000 jaroj antaŭ nun. Arkeologiaj trovaĵoj de la plej frua sensema spiko, el Guila Naquitz Kaverno el la Oaxaca Valo de Meksiko aĝas proksime 6250 jarojn. La kultivo de maizo estas interesa al sciencistoj. La manĝebla parto de sovaĝa maizo estas tro malgranda, por ke ĝi kultivindu. Multaj generacioj de selekta kulturado necesis por fari planton kun spikoj sufiĉe grandaj por manĝo.

Dum la unua ekspedicio de Kristoforo Kolumbo, li portis maizon al Eŭropo, kaj poste la planto rapide estis disvastigita tutmonde.

Kampo kun maizo, Liĥtenŝtejno

[redakti] Kultivado

Maizo estas multe kultivata tra la mondo, kaj laŭ pezo, pli da maizo estas produktata ĉiujare ol da iu ajn alia greno. Kvankam Usono produktas preskaŭ duonon de la monda rikolto de maizo, aliaj ĉefproduktantaj nacioj estas tre diversaj: Ĉinio, Barato, Brazilo, Francio, Indonezio kaj Sudafriko. La monda produktado estis pli ol 600 milionoj da metraj tunoj en 2003, iomete pli ol rizotritiko.

Maizo estas plantata en la printempo por profiti la printempajn pluvojn. Ĝia radik-sistemo estas malprofunda kaj la planto tre dependas de ofta pluvo aŭ irigacio.

[redakti] Maizaj produktoj

Konsumo de maizo en 1999 (kg/loĝanto)
Malavio137Honduraso98Zimbabvo89
Meksikio127Sud-Afriko94Lesoto87
Zambio113Salvadoro93Venezuelo68
Gvatemalo103Kenjo93Nikaragvo56

[redakti] Strukturo de la planto

Maizo havas tre apartan kreskon; la malaltaj folioj similas larĝajn flagojn, 50-100 cm longajn kaj 5-10 cm larĝajn. Kvankam iuj specoj povas kreski ĝis 7 metrojn, la plej ofta speco atingas 2-3 metrojn. La tigo havas multajn akselojn; el ĉiu akselo kreskas unu folio. Sub la folio kaj proksime al la tigo kreskas la spiko.

Kiam la spiko kreskas, formiĝas silkaj fibroj, kiuj ŝanĝiĝos de flavo al bruno dum la planto maturiĝos. Supre de la trunketo estas longa flava floro. Grajno de maizo formiĝas, kiam poleno falis sur la silkaĵon. Laŭ botaniko, grajno de maizo estas kariopso, simpla seka frukto.

Malmaturaj spikoj (spiko, grajnoj, kaj silko) estas tute manĝeblaj krude. Kiam la planto maturiĝas, la spiko malmoliĝas kaj la silko sekiĝas kaj nemanĝebliĝas, sed la grajno estas ankoraŭ manĝebla. Somerfine, la grajno sekiĝas tute, kaj estas malfacile maĉebla antaŭ kuirado en bolanta akvo.

[redakti] Lingvistiko

La deveno de la esperanta vorto estis la taina (taíno) vorto, 'mahiz'.

[redakti] Vidu ankaŭ

Revo.jpg ReVo : maizo
Wikipedia puce.png Vikivortaro : maizo

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.plantnames.unimelb.edu.au/Sorting/Zea.html
·  http://www.itis.usda.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=42268
·  http://www.milpa.nl
·  http://www.maiskomitee.de
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de legindaj artikoloj.



 1  2   3   4   5   6   7   8 

[記事全文]