IT情報ならキーマンズネット

製品 新着情報

留守モードLite (ドコモ・システムズ)

OpenStandiaソリューション/シングルサインオン (野村総合研究所)

WebFOCUS (アシスト)

IT-Guardians (コニカミノルタビジネスソリューションズ)

ExchangeUSEワークフロー (富士電機システムズ)

SPAM WATCHER (アンペール)

ITカテゴリ関連情報

基幹システム

情報系システム

ネットワーク

運用管理

サーバ・ストレージ

セキュリティ

PC・モバイル

OS

WEB構築

開発

OA・周辺機器


ブログで読み解くIT用語辞典


最新キーワード解説

 

ノウハウ解説

 

IT製品入門

Ĉinio

1/16

El , the free encyclopedia

Iri al: Navigado, Trovi
中华人民共和国
Zhōnghuá rénmín gònghéguó
Popolrespubliko de Ĉinio
La flago de Ĉinio
(Detaloj)
Emblemo de Ĉinio
(Detaloj)
Nacia himno: Yìyǒngjūn Jìnxíngqǔ (义勇军进行曲) La Marŝo de la Volontuloj
Nacia devizo: Kalkuli je siaj propraj fortoj
Lokigo
Bazaj informoj
ĈefurboPekino
Ĉefa(j) lingvo(j)Ĉina.
Plej ofta(j) religio(j)Budhismo, Islamo, Konfuceismo, Taoismo, Katolikismo, Protestantismo, Ŝamanismo...
Areo
 % de akvo
9.596.960 km²
2,8%
Loĝantaro1.315.844.000 (2006, takso)
Loĝdenso140/km²
Loĝantojĉinoj
HorzonoUTC+8
Interreta domajno.cn
LandokodoCHN
Telefona kodo+86
Politiko
Politika sistemoSocialista respubliko
Ŝtatestroprezidento Hu Jintao (ekde 2002)
ĈefministroWen Jiabao
Nacia tago1-a de oktobro, 2-a de oktobro (1949, Fondiĝo de la popolrespubliko)
SendependiĝoAntikveco
Ekonomio
ValutoRenminbi-juano (CNY)
Esperanto-movado
Landa E-asocioĈina Esperanto-Ligo

ĈinioĈinujo (ankaŭ Ĥinio, ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó, la Meza Regno) estas lando en orienta Azio kaj la plej multhoma nacio en la mondo. Ĉinio estas lando kun plurmiljara historio.

Nuntempe du ŝtatoj uzas la nomon Ĉinio: Popolrespubliko Ĉinio (en la kontinento) kaj Respubliko Ĉinio (en Tajvano).

Enhavo

[redakti] Geografio kaj loĝantaro

Nur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol Ĉinio. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj.

Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj.

Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas avaraĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj).

81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).

[redakti] Ĉefaj urboj

La nombroj de loĝantoj estas el la jaro 2007:

Vidu ankaŭ: Listo de urboj de Ĉinio Inter la ĉefaj urboj de Ĉinio estas :

UrboLoĝantaro
Shanghai 上海 Shànghǎi (Ŝanhajo)
18 580 000
Beijing 北京 Běijīng (Pekino)
16 330 000
Chongqing 重庆 Chóngqìng (Ĉongĉingo)
13 610 000
Chengdu 成都 Chéngdū (Ĉengduo)
12 579 000
Tianjin天津 Tiānjīn (Tjanĝino)
11 150 000
Guangzhou 广州 Guǎngzhōu (Kantono)
10 045 800
Harbin 哈尔滨 Hā'ěrbīn (Harbino)
9 750 100
Xian西安 Xī’ān (Ŝjiano)
8 305 400
Wuhan 武汉 Wǔhàn (Vuhano)
8 910 000
Hangzhou杭州 Hángzhōu (Hangĝoŭo)
7 862 000
Shenyang 沈阳 Shěnyáng (Ŝenjango)
7 620 000
Changchun长春 Chángchūn (Ĉangĉuno)
7 459 000
Nanjing南京 Nánjīng (Nankingo)
7 413 000
Zhengzhou郑州 Zhèngzhōu (Ĝengĝoŭo)
7 356 000
Hongkong香港 Xiānggǎng (Hongkongo)
7 117 000
Jinan济南 Jìnán (Ĝjinano)
6 571 500
Kunming昆明 Kūnmīing(Kunming)
6 193 300
Dalian大连 Dàlián (Dalian)
6 080 000
Qingdao青岛 Qīngdǎo (Ĉingdaŭo)
5 359 100
Shijiazhuang石家庄 Shíjiāzhuāng (Ŝiĝjaĝŭang)
4 411 419

[redakti] Etnoj

91,9 % hanĉina, 8,1 % aliaj: ĝuanga, mjaŭa, ujgura, jia, mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Manĉurio, Orienta Turkestano, ktp). La restaĵoj de la ĉina imperio.

[redakti] Religio

Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato.

Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2–3 %), kristanismo (1 %, takso).

[redakti] Ŝtato

La ŝtato fondiĝis en 1949. Validas konstitucio el 1982. Ĉinio estas komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.

[redakti] Popola armeo de liberiĝo

La armeo de Ĉinio nomiĝas Popola armeo de liberiĝo.

En 2007, la registaro volas kreskigi la buĝeton de la armeo je 17,8 % por novigi siajn militajn rimedojn. Jiang Enzhu, la parolanto de la nacia kongreso de la popolo, deklaris la 4-an de marto 2007 dum konferenco por ĵurnalistoj, ke en 2007 la buĝeto antaŭvidita por la armeo sumos 350,92 miliardojn da juanoj, egalvaloraj al ĉirkaŭ 44,94 miliardoj da dolaroj, do kresko de 17,8 % kompare al 2006. Li deklaris, ke Ĉinio volas disvolviĝi pace kaj ĝia milita volo estas nur defendema. Li aldonis, ke la armeo celas sekurecon kaj unuiĝon de la lando (kun Tajvano) kaj konstruadon de socio modere prospera. Tiu buĝeto konstituas 7,5 % de la tuta buĝeto antaŭvidata. [1]

En 2006, la buĝeto kreskis je 14,7 % kompare al 2005, la militaj elspezoj sumis 283,8 miliardojn da juanoj (36,6 miliardojn de dolaroj).

[redakti] Administra subdivido

La administra strukturo ampleksas unuojn en tri ebenoj (niveloj).

unua ebeno:

23 provincoj (listigitaj en la ĉi suba kesto)

5 aŭtonomaj regionoj: Ŝinĝjango, Ningŝjao, Guanĝio, Tibeto, Interna Mongolio

4 municipoj: Pekino, Ŝanhajo, Tjanĝino kaj Ĉongĉingo

2 specialaj administraj regionoj: Honkongo, Makao

dua ebeno: autonomaj subprovincoj, gubernioj, autonomaj gubernioj kaj urboj

tria ebeno: subgubernioj kaj nacimalplimultaj subgubernioj

[redakti] Vidu ankaŭ


 
Provincoj kaj Teritorioj de la Popola Respubliko de Ĉinio
Flago de Ĉinio
Provincoj: Anhujo (Anhui) | Ĉinghajo (Qinghai) | Fuĝjano (Fujian) | Gansuo (Gansu) | Ĝeĝjango (Zhejiang) | Ĝjangsuo (Jiangsu) | Ĝjangŝjio (Jiangxi) | Ĝjilino (Jilin) | Gŭangdongo (Guangdong) | Gujĝoŭo (Guizhou) | Hajnano (Hainan) | Hebejo (Hebei) | Hejlongĝjango (Heilongjiang) | Henano (Henan) | Hubejo (Hubei) | Hunano (Hunan) | Junano (Yunnan) | Ljaŭningo (Liaoning) | Ŝandongo (Shandong) | Ŝanŝjio (Shanxi) | Ŝenŝjio (ShaanxiShenxi) | Siĉuano (Sichuan) | Tajvano (depostulita) (Taiwan)
Aŭtonomaj regionoj: Gŭangŝjio (Guangxi) | Interna Mongolio (Neimenggu) | Ningŝjao (Ningxia) | Ŝinĝjango (Xinjiang) | Tibeto (Xizang)
Municipoj: Ĉongĉingo (Chongqing) | Pekino (Beijing) | Ŝanhajo (Shanghai) | Tjanĝino (Tianjin)
Apartaj administraj regionoj: Honkongo (Xianggang) | Makao (Aomen)


[redakti] Historio

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Ĉinio

[redakti] Ĉinujo en la Enciklopedio de Esperanto


[redakti] Literaturo

  • Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.

La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k. a.

[redakti] Bildaro

[redakti] Referencoj

  1. http://www.lemonde.fr/web/depeches/0,14-0,39-29987492@7-37,0.html

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj


 1  2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16 

[記事全文]
Ek!
Aliaj lingvoj